La redaktoro de www.edukado.net informas ĉiujn, ke en la ĵus lanĉita retpaĝo aperis tutnovaj funkcioj kaj servoj.
Unu el la plej gravaj novaĵoj estas la lanĉo de la sekcio ‘Diplomlaboraĵoj’.
La celo estas kolekti informojn pri la sciencaj verkoj, kiujn oni dise en la mondo faris je studfina periodo en universitato aŭ altlernejo pri esperantologiaj aŭ interlingvistikaj temoj en Esperanto aŭ en alia lingvo.
Jam komenciĝis la kolektado de la informoj kaj specimenoj per la enretigo de la enhavo de la eldonaĵo Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj Interlingvistiko, verkita de Edward Symoens. Ĉar multaj autoroj, listigitaj en tiu eldonaĵo, ankoraŭ vivas, ni preferas, ke ili mem registru sian verkon kaj eventuale aktualigu la informojn, raportu pri posta vivo de la verko, aperintaj recenzoj, artikoloj kaj eventuale ili alŝutu al la prezento ankaŭ specimenojn, resumojn aŭ la tutan laboraĵon.
Ligo al la sekcio: Diplomlaboraĵoj: http://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj
Ligo al la formularo: http://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj?aldoni=1
Bonvenigas viajn kontribuaĵojn kaj materialojn la redaktoro, Katalin Kováts (katalin ĉe ikso.net)